Cxu vi estas komencanton al esperanto?

A newcomer to Esperanto? These two might be of use:
Ĉu vi estas komencanton al esperanto? Mi uzas du sitoj por ke traduki vortojn:

Thursday 12 January 2012

JES 2011

Denove, multege da tempo pasis ekde kiam mi lastafoje skribis. Tiu iĝas kutimo!

Mi antaŭ ne tiom longe revenis de Gdansko kaj Berlino por mia dua JES renkontiĝo, kaj sekvinta post-JES festo. La JES estis bonege, kiel la antaǔa. Mi eĉ rekonis kelkajn homojn, kaj ili min.

Unu el la prelogoj temis pri strategiaj ludoj kajmi eksciis pri kelkaj interesaj ludoj. Du (laǔ mi) menciinda estas Hex ( mi bedaǔras ke ne ekzistas Esperanta traduko - eble mi tion faros) kaj Linioj de Agado. Ĉi tiuj ligiloj klarigas sufiĉe, do mi ne bezonas tion fari.

 Dum la lasta tago de la jaro, mi havis ideon (aŭ eble pli bone memoraǰon). Antaǔ kelkaj jaroj mi aǔdis pri ceremonio kiun amikino faris dum ia antaǔa jarfino. Tiuj emaj prenas du paperojn, kaj sur unu skribas tion, kiun oni volas forigi aŭ purigi aŭ forlasi de sia vivo (ekz. malamo al iu, nevolataj kutimoj, ktp) kaj metas ĝin en korveton. Sur la alia, oni skribas tion, kion oni volas atingi aŭ fari aŭ siaj esperoj dum la venonta jaro ktp. Tiun, oni ne enmetas; estas por teni. Tio estas pretigo. La ceremonio mem estas simple bruligi la korveton de forendaǰojn.

Nu, la ideo estas ke mi estis volonta tian etan ceremonion gvidi. Dum la tago, mi parolis pri la ideo kun kelkaj homoj kaj ĉe 0030 ni kunvenis. Mi sentis min iom emociema kiam mi rimarkis ke estis eble 25 partoprenontoj kaj la korveto estis tiom dika.

Mi nur bedaŭras ke mi ne preparis formalan paroladon. Mi simple diris ion stultajon kiel "Mi ne estas isto kaj mi ne preparis paroladon. Do, mi simple diru čion bonan dum la venonta jaro al čiuj". Tamen, ŝajnas ke homoj ĝuis sin.

Emigu min, se mi ne skribas baldaŭ.

1 comment:

  1. Ĉiam, kiam mi pripensas ĉion, kion mi volas fari ĉijare mi memorigas min mem pri tiu ĉi ceremonio. Mi dirus, ke mi nuntempe ĉerpas energion el tiu memoro :-)
    Krome, mi tute ne skribis paperon por teni. Estis hasta, lastminuta ago — almenaŭ mi tiel povis bruligi malbonaĵon. Bonaĵoj espereble simple venos tamen. :)

    ReplyDelete