Cxu vi estas komencanton al esperanto?

A newcomer to Esperanto? These two might be of use:
Ĉu vi estas komencanton al esperanto? Mi uzas du sitoj por ke traduki vortojn:

Friday 13 April 2012

Pri identecoj, etikedoj kaj valoroj




Tiu ĉi artikolo estas unue verkita de mi en la angla kaj estas eldonita ĉe http://ladyuhuru.com/2012/04/09/on-labels-identities-and-values-british-feminism-series-part-2/ (La posedantino de tiu blogo petis per Twitter artikolojn kiuj temas pri feminismo en Britio, kaj mi volontis kontribui)

Eĉ infane, mi emis kontraŭi stereotipojn kaj malŝatis la atendojn pri kondukto bazitajn sur onia sekso, kvankam mi probable ne tion tenis interne laŭ tiuj vortoj.  Kiam mi aĝis ĉirkaŭ 7, mi petis mian avinon instrui min triki. Mi ankoraŭ trikas nuntempe, (malpli ofte ol antaŭe) sed kaj tiam kaj nun, tio ne estas io kion mi taksas "inaĉa"; laŭ mi, ĝi simple estas io kion mi ŝatas fari.

Ĉe universitato, kvankam mi komfortis pri mia seksa identeco, mi decidis ellasi seks-indikon sur registraj dokumentoj. Tio ne estis pro tio ke mi havis ajnan dubon pri mia seksa identeco, sed estis dukiala: unue ke tio ne estis (kaj ankoraŭ ne estas) grava parto de mia identeco, kaj due por subteni samklasaninon kiu ankaŭ ellasis seks-indikon pro nevolo ke la universitato donu al ŝi helpaĉon en administraj decidoj.

Estis ĉirkaŭ tiam, kiam mi interesiĝis pri seksemo kaj seksa politiko. Mi vidas multajn ŝanĝojn ekde tiu epoko: la enkondukon de la Gender Recognition Act 2004 (Akto pri Seks-agnosko) kiu donis egalajn rajtojn al transseksuloj, la Equality Act 2010 (Akto pri Egaleco) kiu enkondukis por ĉiuj leĝe subtenatajn rajtojn lsurbaze de raco, religio, kaj seksemo. Antaŭ tiuj datoj, estas eventoj kiel, interalie, la enkonduko de la Equal Pay Act 1970 (Akto pri Egalpago), kaj la ŝoke malfrua nuligo de la rajto de edza perforto en 1991.

Malgraŭ ĉio ĉi, restas multo ŝanĝenda por korekti la malegalecon. Feministoj kaj aliaj kiuj interesiĝas atingi seksan egalecon foje mencias la Glasan Plafonon. Tiu metafora esprimo temas pri la nevidebla netrairebla barilo kiun virinoj frontas en la laborejo, en situacioj kiel egala pago, aŭ manko de ŝancoj akiri altajn postenojn. Numere (por subteni la aferon), lastan jaron
la CMI (Ĉartita Instituro pri Administrado) komunikis ke, en la Unuiĝinta Reĝlando, virinoj en estraj postenoj ricevas ĉirkaŭ £10,500 p.a. (12.750 EUR, 25%) malpli ol tiaj viroj. Plie, estraj postenoj enhavas malpli da virinoj .

Homoj ŝategas etikedojn.  Ili ŝategas etikedigi sin, kaj ili precipe ŝategas etikedigi aliajn. Kvankam tiu ĉi blogo temas pri feminismo, kaj tiu ĉi artikolo diskutas kelkajn temojn pri feminismo, la vorto "feministo" ne estas etikedo kiun mi uzas por priskribi min.  Laŭ mi, la radiko "feminist-" estas baze seks-sugesta.

Mi kredas ke virinoj  meritas la samajn rajtojn kiel viroj - ne ĉar ili estas virinoj, sed ĉar ili estas homoj. Plie, ekzistas homoj kiuj ne tute kongruas inter la duuma sekseca divido, kaj ili ankoraŭ meritas egalajn rajtojn.  Uzi la saman vorton por tiaj homoj, eĉ se la celo de egaleco estas komuna, estus nuligema al onia identeco.


Do, kvankam mi forte kredas je egaleco kaj oportunoj por ĉiuj, senrigarde de seksidenteco, mi ankoraŭ ne trovis etikedon, kiun mi sentas priskribi min bone laŭ tiuj valoroj.
En ĉi tiu kunteksto, mi vidis uzata la vorton "homisto", sed laŭ mi tiu ŝajnas netaǔga ĉar gi havas dieman subsignifon.

Ke mi ne havas etikedon por priskribi tiun parton de mi mem ne malfirmigas min. Anstataŭe, kiam mi estas demandata, mi preferas respondi per frazo, aŭ eĉ alineo. Tio transdonas pli bonan signifon ol nur unu vorto. La ideo de unu homo, kaj la valoroj kaj agoj kiujn tiu vorto  implicas, eble malsamas ol alies, do per uzado de pli plena klarigo, pli klara komunikado kaj pli forta komprenado estas antingataj.

Se sum momento ignori mian nedecidemecon pri la elektina etikedo, gravaj demandoj restas.
Kiel ni daŭrigu la premon al seksa egaleco? Kaj kiel tio bezonas kampajno? (Kaj ĉu nur estas mia ena idealisto kiu rimarkas la retorikon en tiu dua demando?)

Mi scias ke mi ne havas simplan respondon por ĉi tiuj  aferoj. La enkonduko de pliaj leĝoj estis nur malforte efika; ekzemple spite de la antaŭmenciita "Equal Pay Act" leĝigita antaŭ pli ol 40 jaroj, ankoraŭ restas 25% pagdiferenco en kelkaj fakoj.

Anstataŭ leĝaj solvoj, eble pli forta maniero estus sociala. Parto de tia solvo estus ke viro (kaj ne nur virinoj) elparolu kiam virinaj rajtoj ignoriĝas, aŭ pli aĉe malhelpiĝas. Ni ĉiuj devas prizorgi egalecon.

Ne plu toleru ni seksismon en la laborejo. Ni ne plu toleru ŝercaĉojn kiel  “Ĉu vi perdis vin, serĉante la ricevejon?” al virinoj sidantaj en la departamento pri IT. Ni ne plu ridegu al tiaj diraĵoj, kiuj bedaŭrinde ne estas tiom forgeseblaj (aŭ forgesitaj) kiel oni taksus.
Kvankam mi ne rekte aŭdis tiajn, mi havas virinajn amikojn kaj kolegojn en teĥnikaj roloj kiuj ja aŭdis tiajn diraĵojn, celitaj je ili, kaj antaŭ nelonge. Al miaj feministaj samideanoj, se mi estus rekte aŭdinta tiajn diraĵojn, mi elparolintus, kaj mi promesas ke mi daŭros tion fari dum la estonteco.

La barakto ne finiĝis.  Ni ja povas sukcesi.  Sed ni devas daŭre peni.