Cxu vi estas komencanton al esperanto?

A newcomer to Esperanto? These two might be of use:
Ĉu vi estas komencanton al esperanto? Mi uzas du sitoj por ke traduki vortojn:

Thursday, 15 March 2012

Estas malgranda mondo

Estas malgranda mondo - vendredovespere mi partoprenis rapidrendevjuadon (celate je pluramemuloj). El cent partoprenantoj, estas 4 Esperantistoj. Unu estis mi, la duan mi jam konis, la trian mi konetis (per lia koramiko) sed mi ne sciis ke li estas Esperantisto, kaj la kvaran mi konetetis, almenaŭ nur per IRC. Li eĉ estas Londonano, sed ne sciis pri la Londona Klubo. Kompreneble, mi sciigis lin pri ĝi. Pri tiom da Esperantistoj, mi diskutis kun amiko kiu ĉeestis, kaj li diris ke eble estas pro "komunumoj kiuj ŝatas fortan komunikadon".

Estante parto de kaj la ambaũsekema movado, kaj la pluramema, mi jam konis multajn, kiuj ĉeestis - eble kvaronon. Estis bonege ĝisdatigi ilin, sed ankaũ bonis ke neregulaj homoj venis. Unu el la organizintoj diris ke iuj diris al li ke ili ĉeestis ĉar la okazo sufiĉe malsimilas al la kutimaj okazoj en la movado.

Tuesday, 6 March 2012

Ĉu iu ajn eĉ legas mian blogon?

La pasintan semajnfinon mi pasigis en Ĉiela Kanaburbon (angle Hemel Hempstead) kun Esperantistoj por registri programeron elsendotajxan de Muzaiko. Bedaŭrinde mi tradormis multe pro malsano.
Aliteme, la vivo laŭ mi malsimplas - sociale mi estas plenplene okupata. Eble tiu estas kiel distraĵo de laboro. Mi estas tro streĉita kaj bezonas ripozon. Nu, eble tiu estas kromefiko; mi faris tiajn laboraĵojn dum pli ol 10 jaroj kaj enuiĝas kaj volas lerni denove. Flatige, iu firmao elserĉis min kaj invitis min intervjui. Mi estas esperema (!) kaj antaŭĝojas la rezulton. Se mi sukcesos, mi certe diros la nomon sed ne antaŭ ol tiam.
Mi simple esperas ke mi ne enuiĝas pro la malstreĉiga etoso; mi alklimatiĝis tian etoson ĉe mia nuna laborejo. Ĉiukaze, ĝi apudas Hakejon. Ŝajne mi tieestos pli!
Hodiaŭ (kaj la restantajn tagojn de la semajno) mi ĉeestis trejnadon ekstere de la oficejo, temata pri projekt-mastrumado. Ĝis nun, ĝi interesiĝas min. Ni vidu...

Wednesday, 1 February 2012

pensaĵoj, kreaĵojn, judojn

Alimatene, irante laborejen, mi havis pensaĵon - se mi tro ofte blogus, mi havus nenion interesan pri kiu blogi!

Krome, antaŭ kelkaj tagoj, esterantista amiko sciigis min pri retpaĝo temata pri ludoj (tabulludoj, kartludoj ktp) kun esperantaj regularoj. Ĝi ankoraŭ ne pretas por publikigi, sed mi sciigi kiam ĝi ja estas.

Dimanĉe, mi kreis "goluman mezurilon" - tio estas mezurilo kiu havas malplej tranchetojn kiel eblas, samtempe oni povas mezuril la plej distancojn kiel eblas, uzante nur la markitajn tranĉetojn.  Per tiel-nomata "perfetka" goluma mezurilo, oni povas mezuri ĉiun ajn distancon gxis la longo de la mezurilo.
Tiu, kiun mi faris havas longecon de 11 unuopoj. Ĉu vi povas elpensi la poziciojn de la tranĉetoj por 12-unuopa?

Tuesday, 31 January 2012

amkanto en pli ol sesdek lingvoj

Por la lingvo-ŝatantoj inter vi, mi havas youtuban-ligilon kiun mi trovis hieraŭa vespere, serĉanmte amkanton de La Perdita Generacio. Jen du-parta amkanto de Germano komediisto Bodo Wartke. Li kantas en lpi ol 60 lingvoj. Mi miras, ĉu Jomo aŭdis pri li?

Thursday, 12 January 2012

JES 2011

Denove, multege da tempo pasis ekde kiam mi lastafoje skribis. Tiu iĝas kutimo!

Mi antaŭ ne tiom longe revenis de Gdansko kaj Berlino por mia dua JES renkontiĝo, kaj sekvinta post-JES festo. La JES estis bonege, kiel la antaǔa. Mi eĉ rekonis kelkajn homojn, kaj ili min.

Unu el la prelogoj temis pri strategiaj ludoj kajmi eksciis pri kelkaj interesaj ludoj. Du (laǔ mi) menciinda estas Hex ( mi bedaǔras ke ne ekzistas Esperanta traduko - eble mi tion faros) kaj Linioj de Agado. Ĉi tiuj ligiloj klarigas sufiĉe, do mi ne bezonas tion fari.

 Dum la lasta tago de la jaro, mi havis ideon (aŭ eble pli bone memoraǰon). Antaǔ kelkaj jaroj mi aǔdis pri ceremonio kiun amikino faris dum ia antaǔa jarfino. Tiuj emaj prenas du paperojn, kaj sur unu skribas tion, kiun oni volas forigi aŭ purigi aŭ forlasi de sia vivo (ekz. malamo al iu, nevolataj kutimoj, ktp) kaj metas ĝin en korveton. Sur la alia, oni skribas tion, kion oni volas atingi aŭ fari aŭ siaj esperoj dum la venonta jaro ktp. Tiun, oni ne enmetas; estas por teni. Tio estas pretigo. La ceremonio mem estas simple bruligi la korveton de forendaǰojn.

Nu, la ideo estas ke mi estis volonta tian etan ceremonion gvidi. Dum la tago, mi parolis pri la ideo kun kelkaj homoj kaj ĉe 0030 ni kunvenis. Mi sentis min iom emociema kiam mi rimarkis ke estis eble 25 partoprenontoj kaj la korveto estis tiom dika.

Mi nur bedaŭras ke mi ne preparis formalan paroladon. Mi simple diris ion stultajon kiel "Mi ne estas isto kaj mi ne preparis paroladon. Do, mi simple diru čion bonan dum la venonta jaro al čiuj". Tamen, ŝajnas ke homoj ĝuis sin.

Emigu min, se mi ne skribas baldaŭ.

Tuesday, 5 April 2011

La Brita Kongreso

Saluton karaj legantoj, kaj pardonu min denove ke mi ne skribis antaŭnelonge. Pastintsemajnon, mi aliĝis por la Brita Kongreso kiu okazos venontsemajnfine. Enhavite la konservo estas malgrandeta demandaro. Ĉar, mi pensis, ke ne estas sufiĉe de tempo por respondi letere, anstataŭ me vokis.

Mi preparis min por ke paroli esperante sed la respondintino ne parolis eon! Mi ridetis al min.

Do, kui venos? Salutu vi min!

Monday, 14 February 2011

La nomo de tion blogon

Kiam mi komencis tion blogon, mi elektis la nomo "mi estas esperema" por plimallongigo
"mi estas esperema ke mi lernos la eo-n". Nun, eble, oni dirus ke mi lernis (la fondaĵojn).

Mi ne ŝanĝas la nomo, sed nun mi diras ke ĝi estas plimallongigo por "mi estas esperema ke mi persistos lerni".

Dankon al miaj komentantoj por viaj motiviĝeco.